Evangelisches Gesangbuch

Evangelisches Gesangbuch
himnaro • Lutheran hymnal
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
vdr

Evangelische Gesangbuch (EG), esperante: Evangela kantaro estas la aktuala kantaro de la germanlingvaj evangelaj paroĥoj en Germanujo, Alzaco-Loreno, Aŭstrujo kaj Luksemburgo, kiun la respektivaj landaj eklezioj enkondukis inter 1993 kaj 1996. Germanlingvaj paroĥoj en Svisujo havas apartajn kantarojn. EG aperas kun 14 diversaj versioj depende de la regionaj eklezioj. Tiuj ĉi konsistas el la ĉefparto kun 535 komunaj kantoj kaj kantaĵoj same kiel kromaj aldonoj kun pokaze malsamaj regionaj partoj. EG estas posteaĵo de la Evangelisches Kirchengesangbuch (EKG; eo: Evangela eklezia kantaro).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search